Template:Appeal/default/eo

From Donate
Revision as of 16:09, 30 November 2011 by Jsoby (talk | contribs) (1 revision: importing ready appeals)
Jump to navigation Jump to search

Guglo eble havas preskaŭ milionon da serviloj. Jahuo havas ĉirkaŭ 13.000 da dungitoj. Ni havas 679 servilojn kaj 95 dungitojn.

Vikipedio estas la kvina plej grava retpaĝaro kaj servas al 450 milionoj da diversaj homoj ĉiun monaton – kun miliardoj da paĝvizitoj.

Komerco estas bona. Varbaĵo ne estas malbona. Sed ĝi ne apartenas ĉi-tien. Ne al Vikipedio.

Vikipedio estas io speciala. Ĝi estas kiel publika biblioteko aŭ parko. Ĝi similas al templo por la menso. Ĝi estas loko, kien ni ĉiuj povas iri por pensi, lerni kaj kunhavigi niajn sciojn kun la aliaj.

Kiam mi fondis Vikipedion, mi povus esti farinta el ĝi profitodonan firmaon kun varbstandardoj, sed mi decidis fari ion malsaman. Ni ege laboris tra la jaroj por konservi ĝin svelta kaj forta. Ni plenumas nian mision, kaj la rubaĵon ni lasas al aliaj.

Se ĉiu, leganta ĉi-tion, donacus 5 $, ni devus monkolekti nur dum unu tago jare. Sed ne ĉiu povas aŭ volas donaci. Kaj tio estas en ordo. Ĉiun jaron sufiĉe da homoj decidas donaci.

Ĉi-jare bonvolu konsideri donaci 5 $, 10 € aŭ 1000 ¥ aŭ iun ajn sumon, kiun vi povas donaci por protekti kaj konservi Vikipedion.

Dankon,

Jimmy Wales
Fondinto de Vikipedio