Keep Wikipedia Free

El Donate
(Alidirektita el WMFJA085/en)
Iri al: navigado, serĉi

De la fondinto de la Vikipedio Jimmy Wales.

Vikipedio estas la 5a retejo en la interreto kaj utilas al 500 milionoj da unuopaj homoj ĉiumonate - kun miliardoj da vizititaj paĝoj.

Komerco estas bona afero. Reklamo ne estas diablaĵo. Sed ĝi ne aperu ĉi tie. Ne en Vikipedio.

Vikipedio estas io aparta. Ĝi estas kiel biblioteko aŭ publika ĝardeno. Ĝi estas kiel templo por la menso. Ĝi estas loko, kien ni ĉiuj povas iri por pensi, lerni, dispartigi nian sciaron kun aliaj.

Tiam fondante Vikipedion, mi povus ekfari ĝin profitcela firmao kun reklamstrioj, sed mi decidis agi alie. Retrovide, ni laboregis de jaro al jaro por konservi ĝin senbalasta kaj konciza. Nian mision ni plenumas, lasante al aliaj formuli senutilajn superfluaĵojn

Se ĉiu kiu legas ĉi tion donus sumon je 5 $, ni bezonus fari nur unutagan monkolekton en la jaro. Sed ne ĉiuj povas nek volas donaci. Kaj tio estas bona. Ĉiujare precize sufiĉa nombro da homoj decidas donaci.

Ĉi-jare bonvolu konsideri donaci 5 $, 20 $ aŭ 50 $ aŭ iun ajn sumon, kiun vi povas donaci por protekti kaj konservi Vikipedion.

Dankon,

Jimmy Wales
Fondinto de Vikipedio

Donacante, vi kundividas informojn kun la Vikimedia Fondaĵo, senprofita organizo kiu gastigas Vikipedion kaj aliajn vikimediajn projektojn, kaj kun ĝiaj servoprovizantoj en Usono kaj aliloke laŭ nia privatecpolitiko por donacantoj. Ni ne vendas nek negocas viajn informojn kun aliuloj. Por pli da informoj legu nian politikon por donacantoj.